La 30 homaj rajtoj
1. Ni cxiuj estas liberaj kaj egalvaloraj
Ni cxiuj naskigxis liberaj. Ni cxiuj havas niajn proprajn pensojn kaj
ideojn. Oni devas nin cxiujn trakti same.
elsxutu la afisxon
2.Ne diskriminaciu
Cxi tiuj rajtoj apartenas al cxiu, malgraux niaj diferencoj.
elsxutu la afisxon
3.La rajto vivi
Ni cxiuj havas la rajton je vivo kaj la rajton vivi libere kaj sekure.
elsxutu la afisxon
4.Sklaveco forpasis
Neniu havas rajton nin sklavigi. Ni povas sklavigi neniun.
elsxutu la afisxon
5.Torturado
Neniu havas rajton nin turmenti aux torturi.
elsxutu la afisxon
6.Ni cxiuj havas la saman rajton utiligi la legxaron.
Mi estas persono, same kiel vi!
elsxutu la afisxon
7.Ni cxiuj estas protektataj de la legxaro.
La legxaro samas por cxiu. La legxoj devus trakti nin cxiujn same.
elsxutu la afisxon
8.Egala traktado de jure egalaj tribunaloj.
Kiam ni estas neegale traktitaj, ni cxiuj povas konsulti la legxaron.
elsxutu la afisxon
9.Nejusta mallibereco
Sen bona kialo, neniu havas rajton sendi nin al malliberejo kaj teni nin tie
aux ellandigi nin.
elsxutu la afisxon
10.La rajto je proceso
Se ni estas prijugxataj, oni faru tion publike. La homoj kiuj jugxas pri ni,
ne lasu sin influi de aliaj.
elsxutu la afisxon
11.Senkulpa, krom se kulpo pruvita.
Neniu estu kulpigita pri io, gxis lia kulpo estas pruvita. Kiam iuj opinias
ke ni faris ion maljustan, ni havas rajton evidentigi ke tio ne veras.
elsxutu la afisxon
12.La rajto je privateco
Neniu provu nin misfamigi. Neniu havas la rajton eniri nian domon aux
malfermi niajn leterojn.
elsxutu la afisxon
13.Libereco movigxi
Ni cxiuj havas rajton iri en nia lando kien ajn ni volas kaj vojagxi laux
niaj deziroj.
elsxutu la afisxon
14.La rajto je azilo
Se ni timas esti malbone traktotaj en nia propra lando, ni cxiuj havas
rajton fugxi al alia lando por esti sekuraj.
elsxutu la afisxon
15.La rajto je sxtataneco
Ni cxiuj havas rajton aparteni al iu lando.
elsxutu la afisxon
16.Geedzigxo kaj familio
Cxiu plenkreskulo havas la rajton edz(in)igxi kaj fondi familion, se li aux
sxi tion deziras. Viroj kaj virinoj havas egalajn rajtojn.
elsxutu la afisxon
17.Aferoj kiuj estas viaj
Cxiu havas la rajton posedi aux dividi siajn posedajxojn. Neniu devus
forpreni niajn aferojn sen bona kialo.
elsxutu la afisxon
18.Libereco pensi
Ni cxiuj havas la rajton kredi kion ni volas kredi, havi religion aux
sxangxi je religio se ni tion deziras.
elsxutu la afisxon
19.Libere diri kion vi volas
Ni cxiuj havas la rajton formi niajn proprajn pensojn, pensi kion ni volas,
diri kion ni pensas kaj dividi niajn pensojn kun aliaj.
elsxutu la afisxon
20.Renkonti homojn kie ajn
Ni cxiuj havas la rajton renkonti niajn geamikojn kaj pace kunlabori por
defendi niajn rajtojn. Neniu povas devigi nin aparteni al grupo, se ni tion
ne volas.
elsxutu la afisxon
21.La rajto je demokratio
Ni cxiuj havas la rajton partopreni en la registaro de nia lando. Oni devus
permesi al cxiu plenkreskulo elekti siajn gvidantojn.
elsxutu la afisxon
22.La ratjo je sociala sekureco
Ni cxiuj havas la rajton je logxado, medicina zorgo, edukado, zorgo pri
infanoj kaj, se maljunaj aux malsanaj, suficxe da mono por vivi kaj por
medicina helpo laux la disponeblaj rimedoj.
elsxutu la afisxon
23.La rajto de la dungito
Cxiu plenkreskulo havas la rajton praktiki metion, kontraux justa salajro kaj
la rajton membri en sindikato.
elsxutu la afisxon
24.La rajto ludi
Ni cxiuj havas la rajton ripozi post laboro kaj malstrecxigxi.
elsxutu la afisxon
25.Lito kaj ion por mangxi
Ni cxiuj havas la rajton je bona vivo. Patrinoj kaj infanoj, maljunuloj,
senlaboruloj aux handikapuloj, cxiuj homoj rajtas je bonaj prizorgoj.
elsxutu la afisxon
26.La rajto je edukado
Edukado estas rajto. Elementa edukado devus esti senpaga. Ni devus lerni pri
Unuigxintaj Nacioj kaj pri tio kiel trakti kun aliaj homoj. Niaj gepatroj
povas elekti kion ni lernu.
elsxutu la afisxon
27.Kulturo kaj auxtora rajto
La auxtora rajto protektas ies artistajn kreajxojn kaj tion kion li aux sxi
verkis. Laux cxi tiu auxtorrajta legxo aliaj ne rajtas tion transpreni sen
permeso. Ni cxiuj havas la rajton je nia propra vivstilo. Ni havas la rajton
profiti la bonajn aferojn de la vivo kiujn donas kulturo kaj scienco al ni.
elsxutu la afisxon
28.Libera kaj egalrajta mondo
Devas ekzisti certa ordo tiel ke ni cxiuj disponas niajn rajtojn kaj
liberecojn en nia lando kaj cxie en la mondo.
elsxutu la afisxon
29.Niaj respondecoj
Rilate aliajn homojn ni havas devon kaj ni devus protekti iliajn rajtojn kaj
liberecojn.
elsxutu la afisxon
30. Neniu povas de ni forpreni cxi tiujn rajtojn kaj liberecojn.
elsxutu la afisxon