De vertalingen van deze teksten naar het esperanto zijn gedaan door Dunko el Helmond. Hiervoor grote dank!
La tradukojn de cxi tiuj tekstoj al esperanto faris Dunko el Helmond. Grandan dankon pro tio!!
Kio estas homaj rajtoj?
Cxiu havas certajn rajtojn, simple cxar li aux sxi estas homo. Tiuj estas rajtoj, cxar oni rajtas esti tia, fari aux havi certajn aferojn. Cxi tiuj rajtoj ekzistas por via protekto kontraux homoj kiuj volas damagxi aux dolorigi vin. Ili ekzistas ankaux por realigi ke ni povas pace kunvivi.
Estas tridek bazaj homaj rajtoj.
Iu, kiu kontrolis cxu oni skribe fiksu cxi tiujn rajtojn por cxiu en cxiu
lando, estis sinjorino E. Roosevelt, la edzino de Franklin D. Roosevelt, kiu
estis prezidanto de Usono de 1933 gxis 1945.
Sinjorino Roosevelt diris pri cxi tiuj homaj rajtoj:
Kie fakte komencigxas la universalaj rajtoj?
Cxe cxiu angulo de strato, en cxiu vilagxeto tro malgranda por mapo.
Estas afero por la individuo aux la entrepreno kie laboras la individuo.
Tiuj estas la lokoj kie cxiu viro, cxiu virino kaj cxiu infano volas esti
traktataj egale, volas esti jugxataj egale, volas havi egalajn sxancojn.
Se en tiuj cxi lokoj la rajtoj ne havas sencon, ili havos sencon nenie.
Se homoj ne respektas cxi tiujn rajtojn etskale, ni ankaux ne povas atendi
plibonigon grandskale.
Sekva