Pri Unuigxintaj Nacioj

Unuigxintaj Nacioj estigxis la 24-an de oktobro 1945, gxuste post la fino de la Dua Mondmilito. Ilin formis la kvin plej gravaj potencoj kiuj gajnis la militon: Britio, Francio, Usono, Sovetio kaj Cxinio. Ili kunvenis kun 47 aliaj landoj kaj evoluigis organizajxon por preventi ke ontaj generacioj iam devus sperti plian militon. En la postaj jaroj pliaj landoj decidis ke ili volas aligxi al cxi tiuj Nacioj. Hodiaux 189 landoj membras en Unuigxintaj Nacioj.

Kio estas Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de Unuigxintaj Nacioj?

Pro tio ke la celo de Unuigxintaj Nacioj estas alporti pacon al cxiuj landoj de la mondo, grupo da homoj, gvidata de sinjorino E. Roosevelt, verkis specialan dokumenton kiu “deklaras” la rajtojn, kiujn cxiu en la tuta universo devus posedi. Cxi tiu dokumento nomigxas Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de Unuigxintaj Nacioj.

Sekva